Good Day World- Bonan Tagon Mondo lanĉas esperanton en Mantŭo

 Hieraŭ nokte ( la 26an de Novembro) okazis en Mantŭo (Italio), la evento ESPERANTO - INTERNACIA LINGVO, VERDA LINGVO, LINGVO POR PACO.


La dr Brazzabeni , reprezentanto de la (itale FEI) IEF (Itala Esperanto-Federacio), plenkomplete klarigis la grandan potencialon de tiu ĉi internacia lingvo, reliefigante ĝiajn avantaĝojn, fortojn kaj belecon.


Esperanto, do, ne nur artefarita lingvo, sed lingvo kiu favoras pacon, unuiĝon kaj fratecon; juna lingvo (fondita en la dua duono de la XIXa jarcento), sed kun granda evoluo, lingvo por ĉiuj ĉar facile lernebla kaj de neniu, ne partia, kiu al neniu sentigas fremda sed ĉiujn sentigas en la sama nivelo, ĉiujn fratojn kaj civitanojn de unu sola lando nomata la mondo. Verda lingvo, subtenebla, alirebla al ĉiuj, ekologia en la plej larĝa senco kaj kiu edukas al respekto.


Kreiga lingvo, kiu havas malmultajn regulojn kaj terminojn, permesas al ni konstrui novajn vortojn, ĉiam evoluanta kaj sekvanta la ritmon de la tempoj, kiu kapablas, per malmultaj studhoroj, komuniki kun miloj da homoj en la mondo, sed ankaŭ propedeŭtika lingvo, kiu plifortigas la menson kaj ekzercas rezonadon, tre utila por koni la okcidentan alfabeton kaj la gramatikajn regulojn, por infanoj kaj plenkreskuloj de malsamaj naciecoj; kaj tial ankaŭ propedeŭtika por la studo de aliaj lingvoj.


Ni ne menciu la valorajn internaciajn eventojn kreitajn de la Esperanta Komunumo, de la kulturaj interŝanĝoj kaj de interkulturaj kaj edukaj projektoj, kaj ankaŭ, la esperantan arton, la eldonadon de libroj, la muzikon kaj tiel plu!


Mallonge, se la celo estis konvinki la ĉiujn ĉeestantojn pri la utilo de la lernado de nova lingvo, verŝajne la doktorino Brazzabeni tie atingis gravan sukceson, eĉ amuzigante nin per kelkaj simpatiaj vortludoj kaj pruvanta ke studi esperanton estas ne nur tute riĉiga sed ankaŭ amuza kaj kreiva sperto.


Sola rimarko iomete ‘malĝoja’, sed atendita pri la okazaĵo, estis iom da malgranda partopreno, sed ni estas nur je la komenco kaj kiel kutime necesas malfrostigi la situacion; kaj ni el GDW  Bonan Tagon Mondo novaĵoj senŝancele daŭrigos promocii esperanton kaj, je la komenco de la novjaro, ankaŭ kurson en Mantŭo, kondukitan de la sama doktorino Bazzabeni. Senutilas diri ke ni, el Bonan Tagon mondo, estos la unuaj lernantoj!


La eventon, krom la redaktistaro de Bona Tago mondo, sponsoro de la evento, ankaŭ ĉeestis Leonardo Montorio, prezidanto de la kooperativo Bioanch'io, kiu gastigis la konferencon en ĝia sidejo kaj kelkaj reprezentantoj de la bahaa komunumo de Mantua, kiuj povas esti taksataj kiel fratoj de la esperanta komunumo ĉar iniciatintoj de paco kaj unueco, kaj sekve de la bezono de internacia helpa lingvo en la mondo.


 
Verkita de la redaktantoj de Good Day World news - bonan tagon mondo.

 




MALANTAUEN