MAROKO - La Forto de la Virino, projekto por haltigi perforton.

Pli ol 70 neregistaraj organizoj, kun la apogo de Amnesty International kaj la kunfinancado de la EU, lanĉis el la maroka ĉefurbo Rabato projekton por kontraŭbatali perforton kontraŭ virinoj, malegalecojn, ĉiun formon de diskriminacio.

Nomita 'La forto de virinoj', kun la subtitolo '’Neniu toleremo pri perforto kontraŭ virinoj’’, la kampanjo estis ankaŭ promociata de la itala ONG Progetto Mondo Mlal kaj havas siajn radikojn en la laboro plenumita de la ONG mem en la teritorio ekde la jaro 2007a.

La koncernitaj provincoj estas Beni Mellal, Casablanca, Khouribga, Meknes kaj Rabat - Salé. Je la fino de la projekto, klarigas la iniciatintoj en la gazetara konferenco de prezento, la komitato transdonos memorandon al la estro de la maroka registaro, Abdelilah Benkirane, en kiu ili raportos interalie, ke la Konstitucio de la 2011a, adoptita dum la tielnomitaj arabaj printempoj, instigas la ŝtaton '’labori por la egaleco de virinoj.'' En la memorando, ankoraŭ diris la organizantoj de la projekto: tie estos ankaŭ '' la temoj de egaleco pri ŝancoj por dungado, por edukado kaj por la lukto kontraŭ stereotipoj, seksa perforto, molestado kaj por la protekto de virinoj en la socio.'' Ĵus la rabata parlamento amendis la faman 475an artikolon de la Kriminala Kodo, kiu permesis al la perfortinto eviti malliberejon edziĝante al sia viktimo: unua ŝtupo (difinita de la rakonto pri Amina Filal, deksesjaraĝa, kiu mortigis sin prefere de edziniĝi al perfortinto) en la direkto restarigi dignon kaj specifan pezon al virinoj. Hodiaŭ la lanĉo de la nova kampanjo en lando kie, laŭ la lastaj datumoj, pli ol ses milionoj da virinoj aĝaj de 18 al 64 jaroj (el tutaj naŭ) suferis en la daŭro de iliaj vivoj almenaŭ unu perfortan agon.

 

FONTO: ANSAmed

 




MALANTAUEN