TUNIZIO - naskiĝis Observatorio de civila socio pri balotoj.

Post prilaborado dum pli ol ses monatoj estiĝas Observatorio de civila socio pri balotoj, kies datoj estas fiksitaj hieraŭ de la Konstitucianta Asembleo: la 26an de oktobro la politikaj kaj la prezidentaj la 23an de novembro.


Formita el 12 organizaĵoj (inkludante la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj, la Tunizia Ligo por la Homaj Rajtoj, la Tunizia Asocio de Demokratiaj Virinoj, la Ordeno de advokatoj) havos la taskon kontroli la regulan funkciadon de la balota maŝino kaj malhelpi infrakciojn kontraŭ leĝo.


Je la fino de la elekto estos redaktita fina raporto transdonenda al Isie (Supera sendependa instanco por baloto) kaj al  la juĝa aŭtoritato, en la kazo de infrakcioj.



La fakto ke en tiu koalicio de asocioj partoprenas ankaŭ la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj estas tre signifa, laŭ ĝia prezidanto Bghouri Neji: "Ni starigos nian sendependan observatorion pri la observado de la deonologiaj reguloj por la amaskomunikila kovrado de la tuta elekto. Iel temas pri unu el la mekanismoj kiuj garantias justecon kaj egalajn kondiĉojn por ĉiuj kandidatoj."


En civila socio estas tiel refoje konfirmata la ĉefrolo de la demokratia vivo en la lando.




FONTO: Ansa.med




MALANTAUEN