La Konvencio pri la Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj (CEDAW)

La Konvenciodifinas la diskriminacion kontraŭ virinoj per la sekvaj vortoj "...iu ajn diferencigo, forigo aŭ limigo surbaze de la sekso kiu havas la sinsekvon aŭ la celon danĝeri aŭ nuligi rekonon, ĝuadon aŭ ekzercon fare de virinoj, sendepende de ilia familia statuso, sur bazo de egaleco inter viroj kaj virinoj, de homaj rajtoj kaj da la fundamentaj liberoj en la politika, ekonomia, socia, kultura, civila aŭ ajna alia kampo".

 

Akceptantela Konvencion, la ŝtatoj sin engaĝas entrepreni serion da rimedojn por haltigi diskriminacion kontraŭ virinoj en ĉiuj formoj, inkludante:

 

• enmeti la principon de egaleco inter viroj kaj virinoj en ilia jura sistemo, abolicii ĉiujn diskriminaciajn leĝojn kaj adopti tiujn taŭgajn kiuj malpermesas diskriminacion kontraŭ virinoj;

• starigi tribunalojn kaj aliajn publikajn instituciojn por garantii la realan protektadon de virinoj kontraŭ diskriminacio
• certigi la eliminadon de ĉiuj signoj de diskriminacio kontraŭ virinoj fare de personoj, organizaĵoj aŭ entreprenoj.

 

La Konvenciohavigas la bazon por realigi egalecon inter virinoj kaj viroj certigante egalan aliron (kaj egalajn ŝancojn) de virinoj al politika kaj publika vivo, inkludante la rajton voĉdoni kaj elekteblecon  same kiel edukadon, sanon kaj dungadon.

La partoprenantaj ŝtatoj engaĝiĝas adopti ĉiujn taŭgajn aranĝojn, inkluzive de la leĝaro kaj dumtempajn specialajn rimedojn, tiel ke la virinoj povas ĝui ĉiujn iliajn homajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn.

La Konvencioestas la sola traktato por homaj rajtoj kiu asertas la reproduktajn rajtojn de virinoj kaj la celojn de kulturo kaj tradicio kiel influaj fortoj formantaj la genrajn rolojn kaj la familiajn rilatojn. Ĝi asertas virinajn rajtojn akiri, ŝanĝi aŭ konservi siajn civitanecon kaj la ŝtatanecon de siaj infanoj. La partoprenantaj ŝtatoj akceptas adopti konvenajn disponojn kontraŭ ju ajn formoj de trafiko de virinoj kaj ilia ekspluatado.

Landoj kiuj ratifikis aŭ aliris alla Konvencioestas leĝe ligitaj al realigi ĝiajn principojn. Ili ankaŭ estas engaĝitaj submeti naciajn raportojn, almenaŭ je ĉiu kvara jaro, pri rimedoj kiujn ili starigis por plenumi traktatajn devojn.

 

Laŭvola Protokolo

 

La Laŭvola Protokolodela Konvencioprila Eliminode Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ virinoj estas flanka interkonsento alla Konvencio, kiu permesas al la partioj agnoski la kompetenton dela Komitatosurla Eliminode Diskriminacio kontraŭ Virinoj pri konsidero de la individuaj plendoj.

La Protokoloestis adoptita de la UNĜenerala Asembleo je la sesa de oktobro 1999a kaj ekvalidis je la 22 de decembro  2000a. Nuntempe ĝi estas subskribita de 79 ŝtatoj.

 

CEDAW pdf (English version)

 

original text by: www.un.org

 

SENDU AL NI VIAN ARTIKOLON! SKRIBU AL LA SEKCIO "diru vian opinion".




MALANTAUEN