Nobel-premio pri paco de la jaro 2011a atribuita al tri virinoj.

En Oslo la premio estis atribuita al Ellen Johnson Sirleaf, libera, al ŝia samlandanino Leyman Gbowee kaj al Tawakkul Katman, jemena, pro ilia neperforta batalo por virina sekureco kaj virinaj rajtoj pri partopreno al pac-konstruado.

La Nobel-komitatoklarigis ĉi-jaran decidon kiel agnoskon pri plifortigo de la virina rolo, precipe en evoluantaj landoj.

Ellen Johnson Sirleaf estas la unua prezidantino de afrika ŝtato, Liberio, elektita  demokrate en la jaro 2005a; ŝi alfrontos novan voĉdonadon dum la nuna monato; Sirleaf, 72 jaraĝa, lernis ekonomion en Harvard kaj laboras en sia lando por antaŭenpuŝi pacon kaj virinan pozicion.

Leymah Gbowee, 39 jaraĝa, ankaù ŝi libera, nomita “militistino por paco”, estas porpaca aktivulino kaj organizis grupon da kristanaj kaj islamaj virinoj por defii mastrojn pri civitanaj militoj.

Tawakkul Karman, 32 jaraĝa, jemena aktivulino por homaj rajtoj, specife por virinoj kaj demokrateco en Jemeno, turmentata de gravaj sociaj kaj politikaj konfliktoj. Karman estas la fondinto de la revuo “ĵurnalistinoj sen ĉenoj”.

 

La ĉi-jara Nobel-premio estis atribuata ankaù al la fondaĵo Auschwitz-Birkenau por memori la 65an datrevenon de la liberigo de la milita koncentrejo de Auschwitz far de alianc(an)a armeo; la fondaĵo ĝis nun (okupis sin) okupiĝis por gardi la Lokojn de la Memoro (pri holokaùsto).




MALANTAUEN