EŬROPO – ekde la sesa ĝis la deka de oktobro: infanina semajno

La 11a de Oktobro estas la tago dediĉita da UUNN al la infaninoj kaj la venonta semajno estos ĉie pri ĉi tiu temo: la 6an de Oktobro malfermitos en Ĝenevo, la Eŭropa Semajno de Ago por Knabinoj (6-10 oktobro) por antaŭenigi la rajtojn de malgrandaj virinoj; la evento estas organizata de EU-sidejo en Ĝenevo kunlabore kun la Eŭropa Parlamento kaj Unuiĝintaj Nacioj kun la celo por reliefigi la necesajn paŝojn por alfronti kaj elradikigi la kaŭzon de la diskriminacioj kontraŭ virinoj, identigi kaj apogi politikojn por subteni kaj antaŭenigi iniciatojn por disvolvi la povigon de knabinoj el la vidpunkto kaj socia kaj ekonomia.

 

La semajno finos la 11an de Oktobro, kiu estas la Internacia Tago de Knabinoj, kiu koincidas kun la festado de la Kampanjo Plan Beause I am Girl (Plano Ĉar mi estas Knabino). Ĉi-okaze Plan International lanĉas novan raporton Hear Our Voices en kiu pli ol 7.000 adoleskantoj inter 12 kaj 16 jaroj (knaboj kaj knabinoj) el 11 landoj estis enketataj pri la virina universo en evolulandoj. La studo estas unu inter la plej gravaj faritaj pri la rajtoj de la infaninoj en la humana kampo.

 

La esploro kolektis la opiniojn de knaboj kaj knabinoj en la sekvaj landoj: Egiptio, Liberio, Benino, Ugando, Kameruno, Zimbabvo, Pakistano, Bangladeŝo, Ekvadoro, Nikaragvo, Paragvajo. La aferoj kiujn la knaboj alfrontis, rilatas la rajtojn de infaninoj, edukadon kaj la mankon de necesejoj en lernejoj kio riskigas la sanon kaj sekurecon de knabinoj, fruajn geedziĝojn, gravedecojn, hejmaĵojn kiujn knabinoj devas fari hejme kaj en lernejo, la medioj en kiuj knabinoj riskas perforton kaj diversajn specojn de misuzo al kiuj estas submetataj.

 

FONTO: internazionale.it




MALANTAUEN