Kun Malala por la rajto instruiĝi!.

Malala Yousafzai peticias al UUNN:

 

Mi volas demandi al Ĝenerala Asembleo de UUNN doni pli da fondusoj por instruistoj, lernejoj kaj libroj kaj sindevigo por ke ĝis la fino de la jaro 2015a ĉiuj geinfanoj en la mondo iru al la lernejo.

 

 

La pasintan junion dekkvin knabinoj estis murdataj en Pakistano ĉar ili volis instruiĝadon.

 

Multoj konas mian historion, eĉ ĉiutage okazas eventoj similaj al miaj, historioj de geknaboj kiuj batalas por instruiĝo.

 

La rajto instruiĝi, unu el la ĉefaj en la mondo, estas atakata. Ni bezonas ŝanĝi tiun ĉi fakton kaj por atingi ĝin, ni bezonas vian helpon.

 

“Mi volas demandi al Ĝenerala Asembleo de UUNN doni pli da fondusoj por instruistoj, lernejoj kaj libroj kaj sindevigo por ke ĝis la fino de la jaro 2015a ĉiuj geinfanoj en la mondo iru al la lernejo.”

 

La 12an de julio mi finos la deksesan jaron. Tiam mi persone transdonos la subskribojn al Ĝenerala Sekretario de UUNN Ban Ki Moon.

 

Mi suferis terorisman atakon pro mia defendo pri instruado de knabinoj. Murditaj knabinoj en Pakistano nenie rilatis kun politiko; ili nur volis evoluiĝi per instruiĝo.

 

Se ni volas ŝanĝi la situcion, se ni volas evoluigon kaj progreson, se ni volas ke knabinoj instruiĝos, ni devas kunagi. Ni ne povas atendi. Nun estas la taŭga momento.

 

Bv legi la leteron al Ban Ki Moon kaj ankaŭ vi subskibu la peticion.




MALANTAUEN