KRISTNASKO – Je Kristnasko kristanaj palestinanoj povos eliri el Gazao kaj Cisjordanio.

Por civitanoj de Gaza tiu jaro la Kristnasko estos malsama. La armeo fakte permesis al palestinaj kristanoj specialajn vizojn por vojaĝi ekster la Gazaa “Strio”. La celo estas laŭgrade konstrui konfidon kun la kristana loĝantaro. Al tiuj proponoj aldonas servo de polico kaj armeo por faciligi la eniron de vizitantoj al la sanktaj lokoj de Betlehemo.

Pli precize, de nun ĝis la 19an de januaro 2015 la palestinanoj de Gazao kaj Cisjordanio povos vojaĝi eksterlanden por viziti parencojn aŭ ĉeesti religiajn ceremoniojn. Sep cent el ili ricevis vizon kiu permesos la eliron el la Strio de la kristanoj sub 16 kaj super 35 jaraĝaj, dum al homoj tiel jaraĝaj (17-34) estos donata elirvizon nur post sekureca pritakso.

 

Por mala itinero, 500 kristanoj vivantaj en Cisjordanio povos eniri la Gazaan Strion post longa kontrolo por viziti siajn parencojn kaj ducent palestinanoj el ambaŭ lokoj povos iri eksterlanden, forveturante el la israela flughaveno Ben Gurion. Por faciligi la movadon de personoj dum la ferioj estos longigitaj malfermaj horoj de landlimaj trairejoj.

 

FONTO:interris.it




MALANTAUEN