AFRIKO – Unua virino urbestro de Libreville

http://fr.africatime.com/gabon/articles/rose-christiane-ossouka-raponda-nouvelle-mairesse-de-la-capitale-gabonaise

Unuafoje la urbo de Libreville, ĉefurbo de Gabonio, Afriko, havas virinon kiel urbestron. Christiane Rose Ossoucah Raponda, kandidato de la gabona Demokrata Partio, estis elektata lastatempe per unuanima voĉdono de la 103 komunumaj konsilistoj.

 

Libreville havas 800 mil loĝantojn, ĝi estas la administra kaj politika ĉefurbo de la provinco Estuaire kaj la plej multhoma urbo de la iama franca kolonio ĉe la Atlantika Oceano. La novelektita jam prezentis programon kiu celas rekvalifiki la ĉefurbon de la provinco Estuaire.

 

Iuj el la 23 proponoj kaj 93 decidajn agojn por purigi la ĉefurbon de Christiane Raponda estas:

 

- Lukto al nesalubreco, al malpuraĵoj, al senregula urbanizado


- Solvi la mankon de aliro al akvo kaj elektro kaj la mankon de transportoj kiu izolas iujn kvartalojn


- Ripari la mankon de urba tombejo.



FONTO:  combonifem 




MALANTAUEN