TUTMONDA LIBERO-RETO - Interkonsento kontraŭ moderna sklaveco, subskribita de religioj.

"La hodiaŭa sklaveco kaj homa trafiko estas krimo kontraŭ la homaro. Ekspluatado fizika, ekonomia kaj seksa de geviroj kaj infanoj kondamnas 30 milionojn da homoj al senhumanigo kaj al malboniĝo.”

 

Elradikigi modernan sklavecon kaj homan trafikon en la mondo ĝis la fino de la jaro 2020a estas la celo de interkonsento samtempe anoncita hodiaŭ, en Kairo, Londono, Perto kaj Vatikano. La interkonsento ĉi momente, subskribita de la granda Imamo de Al Azhar, la ĉefepiskopo de Canterbury, en nomo de la papo kaj de la fondinto de la Walk Free Foundation, inaŭguras la Global Freedom Network ( GFN ).

 

 En la unua jaro oni planos por inviti:

 

- Ĉiujn religiojn certigi ke iliaj provizadaj ĉenoj kaj investoj ekskludu formojn de la moderna sklaveco


- Ĉiujn religiajn konfesiojn mobilizi siajn junularajn sekcioj apogi projektojn por elradikigi modernan sklavecon;


- Familiojn, lernejojn, universitatojn, kongregaciojn kaj instituciojn diskonigi modernan sklavecon.


- Politikestroj zorgu por certigi ke iliaj provizadaj ĉenoj ekskludu formojn de la moderna sklaveco;


- 50 grandaj transnaciaj kompanioj kies ĝeneralaj direktoroj estas fideluloj, certigu ke iliaj provizadaj ĉenoj ekskludu formojn de la moderna sklaveco;


FONTO: asianews.it




MALANTAUEN