TUNIZIO – EU kurgigas voĉdonrajton

Ĝi nomiĝas "Vox in Box" la nova projekto ĵus promociita de reto de tuniziaj asocioj - LAM ECHAML – por kuraĝigi tunizojn, precipe junulojn kaj virinojn, registrigi sin en voĉdonaj listoj kaj uzi sian voĉdonrajton.

 
La celo de la projekto, financita de Eŭropa Unio, estas kontribui al la demokratia transiro en Tunizio, promociante aktivan civitanecon kaj kulturon de politika partopreno. Aparte, informas la retejo Enpi (www.enpi-info.eu), Vox in Box celas trejni, sentivigi kaj engaĝi junulojn kaj virinojn al la voĉdona procezo kaj al politika debato.

 
Konsiderante la venontan parlamentan voĉdonadon (oktobro 26-an) kaj prezidantan (unua baloto Novembron 23-an), estos pli ol cent junuloj, kiuj vojaĝos tra la lando por klarigi al la loĝantaro la procedurojn por registri sin sur la voĉdona listo. La reto ECHAML LAM estis elektita kadre de EU-anonco 'Southern Neighbourhood Civil Society Facility'. La projekto, kiu komenciĝis la lastan februaron kaj finiĝos en aŭgusto 2016, kovras 19 ĉefaj urboj de la lando de nordo al sudo.

 


La agadoj inkludas Vox in Box por la trejnado de 24 regionaj kunordigantoj kaj 120 "civitanaj edukistoj,", la organizon de urbodomaj konsilantaroj, konsciigajn kampanjojn kaj la kreon de interaga platformo.

 

FONTO: ANSAmed




MALANTAUEN