Ladies for Human Rights - Batalo por virinaj rajtoj.

Ekspozicio Ladies for Human Rights (virinoj por homaj rajtoj) festas sindevigon, sindediĉon kaj altruismon di 18 inaj personoj, prezentante universalan problemon (malobservo de fundamentaj homaj rajtoj) laŭ roza (ina) vidpunkto.

Ekspozicio, projektita kaj zorgata de Melissa Proietti kunlabore kun RFK Center for Justice and Human Rights Europe (Eŭropa Centro por Justeco kaj Homaj Rajtoj), enhavos 18ajn portretojn de eksterordinaraj virinoj, faritaj de la artisto per forĵetitaj teksaĵoj kaj ledoj, cele al protektado de la medio:  el monakino Tereza el Kalkuto al Anne Frank, Rita Levi Montalcini, Princino Diana, Audrey Hepburn kaj Maria Montessori. Sed ankaŭ Annie Lennox, Isabel Allende, Aung San Suu Kyi, Norma Cruz, Rania el Jordanio, Joan Baez, Leimah Gbowee, Giulia Tamayo Leon, Elisabeth Taylor, Anna Eleonor Roosvelt, Ellen Johnson Sirleaf e Caddy Adzuba Furaha.

Heterogena kaj itineranta disvolviĝo (la unua etapo okazis maje en Florenco), kiu jufoje ankaŭ prezentis malfacilaĵojn: kiel deklaras la organizantino, fakte, "la elekto de la portretindaj Virinoj ne estis facila, ĉar la dudeka jarcento vidis la sinsekvon de multaj nekredeblaj virinoj karakterizitaj de granda spirita malavareco kaj granda kuraĝo en la ĉiutaga lukto por tiu celo. Ili estas multaj kaj oftege malmulte konataj, ĉar silente ili plenumas sian sindevigon. "La ekspozicio estos en Salento la 25an de oktobro, ĉe la Must de Lecce, ĉeestos Kerry Kennedy (Prezidanto de la Robert F. Kennedy Centro por Justeco kaj Homaj Rajtoj ), kaj multaj aliaj gastoj, kaj ĝi fermitos la 26an de novembro.

En la foto la portreto de la juna lernantino 16jaraĝa pakistana Malala Yousafzai simbolo ( rekonita en la tuta mondo) de la lukto por la virinaj rajtoj en sia lando kaj nomumita por la Nobelpremio pri Paco en la jaro 2013a.

 

Por vidi galerion de ekspoziciitaj artaĵoj bonvolu alklaki quì


 

FONTO:

 





MALANTAUEN