SUDA SUDANO – la registaro renovigas la sindevigon kontraŭ infano-soldatoj.

Dum ceremonio en la sidejo de la SPLA (Liberiga Armeo de la Popolo de Sudano) en Juba, la Registaro de Suda Sudano formale renovigis sian engaĝon por la Agad-plano subskribita en la 2012a kun la Unuiĝintaj Nacioj por finigi rekruton kaj uzon de infanoj en registaraj armitaj trupoj kaj aliajn gravajn malobservojn kontraŭ infanoj.''

 

“La infanoj ne partoprenas en niaj armitaj grupoj kaj mi devontiĝas persone, je la nomo de la Registaro, apliki plene la dispoziciojn de la Agad-Plano'' diris Koul Manyang Juuk, Ministro de Defendo kaj de Veteranoj de Suda Sudano.

 

La hodiaŭa interkonsento (la 25an de junio) – oni legas en Unicef-a noto - aludas al la mezuroj de la Agad-plano de la 2012a kaj inkluzivas: la liberigon de ĉiuj infanoj asociitaj kun registaraj sekurecotrupoj, inkluzive de la servoj por la rekuniĝo kaj reintegrigo kun iliaj familioj; ekzameno pri gravaj malobservoj kontraŭ infanoj kaj por identigi la respondeculojn.

 

'' Mi estas tre kontenta ke la Registaro de Suda Sudano renovigis lian sindevigon por la Agad-plano, grava unua paŝo por infanaj rajtoj en la lando kaj por eviti la perdon de alia generacio,'' diris Toby Lanzer, vic-speciala Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacio pri Misio en suda Sudano, kiu subskribis la interkonsenton je la nomo de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

Leila Zerrougi, Speciala Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario por Infanoj dum armitaj konfliktoj, kaj Jonathan Veitch, UNICEF-a Reprezentanto en suda Sudano, ĉeestis la eventon.

 

FONTO: Ansa.it




MALANTAUEN