FRANCIO - piramido de ŝuoj kontraŭ kontraŭhomaj minoj.

Unika iniciato en Francio en la lastaj tagoj kontraŭ la uzo de kontraŭhomaj minoj kaj svarmobomboj kiu mortigas kaj mutilas milojn da homoj ĉiujare.

 

En 30 francaj urboj, la asocio Handicap International kreis piramidojn da ŝuoj por protesti kontraŭ la uzo de tiuj armiloj.

 

"Ĉiu jaro estas 3.600 viktimoj (mortigitaj kaj vunditaj), 78% el kiuj estas civilaj, duono el ili estas infanoj," diris Jean-Baptiste Richardier, kunfondinto de la NRO, pli ol 70 landoj estas tuŝitaj.

 

 FONTO: ANSA.it




MALANTAUEN