AFGANIO - unua virino estras polican distrikton

http://www.pajhwok.com/en/2014/01/14/female-officer-appointed-district-police-chief

Temas pri kolonelo Jamila Bayaz, unua virino kiu okupas en Afganio la postenon de estro de polica distrikto. Laŭ la presagentejo Pajhwok, la virino estis enoficigita la mardon, la 14an de janŭaro dum ceremonio en Kabulo.

 

La kolonelo nun respondecos pri la unua distrikto, kiu situas en la malnova urbo. Normale, la virinoj, kiuj laboras en la polico, estas engaĝitaj por administraj taskoj aŭ faroj kiuj specife rilatas al inaj krimoj. Jamila Bayaz, antaŭ la nova tasko estis engaĝita en la esplora sekcio de la polica ĉefstabejo en la ĉefurbo.

 

Dum la ceremonio, Siddiq Siddiqi, proparolanto por la Ministerio por Enlandaj Aferoj, anoncis ke ĝis la fino de la jaro 2014a la nombro de virinaj policistoj pliigos ĝis 10.000 el la 1500 aktualaj kaj al ili estos konfidataj ankaŭ gravaj taskoj.

 

FONTO:  Pajhwok.com




MALANTAUEN