En LIBIO – historie unua virino kandidato por ĉefministro.

http://news.nawaret.com/wp-content/uploads/2014/01/amal-el-haj-libya.jpg

Ŝi nomiĝas Amal Elhaj kaj historie memoriĝos ĉar ŝi estas la unua virino kandidatiĝita kiel prezidanto de Libio. Ĉi tiu anonco dum la nunaj tagoj aperis en la lokaj amaskomunikiloj kaj la novaĵo baldaŭ disvastiĝis en sociaj retoj, kun amaso da komplimentoj kaj gratuloj subskribitaj de aktivuloj kaj eksaj tuwar-oj (revoluciuloj).

 

La lando estas denove ĉe la rando de la abismo, dum daŭras ĉie en la teritorio armitaj bataloj, aparte en Cirenio, kie separatismaj sentoj gajnas pli kaj pli da subteno, sed la kandidateco de Amal Elhaj ŝajnas alporti esperon;

 

"Mi vere admiras lian kuraĝon pro apero en tiu ĉi malfacila kaj danĝera momento."

 

skribas aktivulino por egalaj oportunoj "Ŝi estas bonega persono, nun ŝi bezonas la subtenon de la Liboj, ĉar ŝi povas alporti nin en pli bonan situacion, ol tiu kie ni estas hodiaŭ".

 

FONTO: ANSAmed




MALANTAUEN