MEDITERANEO – Copeam (pron. Kopeam) lanĉas la kampanjon “genra egaleco” en televido.

Estas landoj kie la febro estas tre alta, se vi uzas la termometrajn indikilojn de Unesko pri egaleco inter viroj kaj virinoj” klarigis en intervjuo Pier Luigi Malesani , ĝenerala sekretario de Copeam. La virinaj rolo kaj kariereblecoj, kiam ili estas prezentataj, ankaŭ rilate kun la viroj, antaŭ la grandaj televidaj publikoj de la nordaj kaj sudaj marbordoj de la Mediteraneo pruvas fakte realajn tre malproksimajn de la minimumaj normoj postulitaj de la Agentejo de UUNN; paradokse, eĉ landoj kiuj pensis esti imunaj de pekoj pri diskriminacio, malkovris plurajn mankojn”.

 

Ĉi tio estas la rezulto de enketo farita de UNESKO kune kun Copeam (estaĵo kiu grupigas publikajn elsendojn en la regiono). La enketo Copeam - Unesko utiligis du indikilojn: la procenton de virinoj ĉe estraraj postenoj en la komunikiloj kaj la nivelon de efikaj politikoj por certigi egalajn ŝancojn en programado. La datumoj estis kolektitaj en ses landoj: Maroko, Jordanio, Kipro, Albanio, Slovenio kaj Italio''

 

Tamen" rimarkis Malesani "ni trovis tre fortan politikan ŝanĝigan volon, ekzemple, en Maroko, Amina Lemrini, estro de la Alta Aŭtoritato por la kontrolo de aŭdvidaelsendoj (la loka AgCom ndr) entreprenis procezon de grava reformado."

 

Cetere ankaŭ en Italio, la RAI, komentis Malesani ne estis alprobata per la plej alta noto. "Eĉ ĉi tie, tamen - li diris – la situacio estas ŝanĝanta danke al la forta apogo de la prezidanto, Anna Maria Tarantola, aparte ege sentema pri temoj de genra egaleco”.

 

La enketo estis farata kun la intenco krei gravan sentemon kaj konscion por ke oni taŭge dispoziciu por antaŭenigi genran egalecon en la amaskomunikiloj.

 

La celoj kaj rekomendoj de Unesko, inkluzive de "ne stereotipa genra prezentado, justa kaj ekvilibra en ĉiuj amaskomunikiloj" evidente validas por la tuta internacia komunumo kaj, precipe, por la 34 publikaj dissendostacioj de la tuta mediteranea baseno kaj la multaj organizaĵoj, kiuj partoprenas en Copeam. Malesani konscias ke la malfacilaĵoj por subteni genran egalecon en la amaskomunikiloj kreskas kiam oni transpasas teorion al praktiko. Ĝi estas kultura defio kelkfoje solvita aŭdace kaj kelkfoje singardeme.

 

"Sed ne gravas - diris la sekretario de Copeam – ke gajnu la kuraĝo aŭ la singardemo. Gravas, ke malsame sentemaj homoj konsciu pri la vidpunkto kaj la pravoj de aliaj kaj finfine estu kreita komuna kaj kunpartita lingvo.

 

FONTO: ANSAmed




MALANTAUEN