AFRIKO - 10000 legomĝardenoj por ŝanĝi la estontecon.

Estigi legomĝardenon estas politika ago. Kaj fari ĝin en Afriko, estas duoble. Ĉar Afriko spertas novan koloniismon pro hamstrado de tero el eksterlandaj kapitalo." Tiel komencas la parolado de Carlo Petrini en la konferenco "10.000 legomĝardenoj en Afriko", decida kunveno por la Terra Madre 2014 kaj por la Slow Food Fondaĵo por Biodiverseco.

 

Ekde la 2010a (la jaro kiam la projekto estis lanĉita je la Salone del Gusto okaze de la unua Terra Madre) jam estas 2000 la faritaj legomĝardenoj kaj pli ol tridek mil personoj okupataj en la reto; La celo estas atingi 10.000 legomĝardenojn ĝis la fino de la 2016a rezultante en plimultigo de aktivaj terkultivaj komunumoj en la projekto. Ambicia kaj malfacila celo, sed sendube esenca por solvi la problemojn de Afriko, kontinento, kie ĉiuj kontraŭdiroj de la moderna sistemo de produktado de nutraĵoj estas evidentaj kaj urĝaj. La ĝardeno kiel modelo de koheremo kaj kunlaboro inter homoj estas malgranda paŝo al redukti konfliktojn kiuj el jaroj buĉas Afrikon; ĉi tion sugestas la Vic-ministro por Eksterlandaj Aferoj Lapo Pistelli sidanta apud Carlo Petrini en ĉi tiu etike kaj “politike” grava renkontiĝo.

 

FONTE:foodie.it




MALANTAUEN