BARATO KAJ BANGLADEŜO - Akordo por renovigeblaj energioj.

http://www.rinews.it/wp-content/uploads/2012/11/solare.jpg

Barato alceladas renovigeblajn energiojn. Ĝin pruvas Solar Mission (Sola Misio), la plano per kiu la New Delhi-a registaro celas ekspluati la teritorian kapablon trakti sunan energion.

 

Pri tiu plano Barato sciigis ke li intensigis rilatojn kun Bangladeŝo, kun kiu estis kreata komuna laborgrupo celanta stimuli sciencan esploradon pri daŭrigeblaj energioj. Tiurilate, la du landoj interkonsentis antaŭenigi interŝanĝon de teknikaj informoj kaj kompetentoj.

 

En Dhaka okazis hieraŭ mem la unua renkontiĝo de la Second Joint Working Group (Dua komuna Laborgrupo), dum kiu oni decidis la periodon dum kiu la du landoj interŝanĝos lernigajn vizitojn. La iniciaton profitigos speciale Bangladeŝo, kiu dum la lastaj kvin jaroj faris grandegajn paŝojn pri la sektoro de renovigebalj energioj kiu kreskis el 4.900 MW en la jaro 2009a al 10.000 MW hodiaŭ.

 

FONTO:Rinews.it




MALANTAUEN