En Svislando – pli da sindevigo por genra evoluigo kaj egaleco.

En Berno - La Konfederacia Konsilio plifortigas la sindevigon de Svislando en la kadro de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Evoluo (UNDP) kaj de la Organizaĵo de la UUNN por Genra Egaleco kaj enpovigo de virinoj (UN Women) (UN Virinoj) por kontribui  plej grave por redukti malriĉecon, elimini diskriminacion kaj plibonigi la situacion de malavantaĝigitaj virinoj kaj knabinoj.

 

Por tion fari, konvinkita pri la efikeco de tiuj du organizaĵoj, Svislando pliigas sian kontribuon al la UNDP el 54 al 60 jaraj milionoj da frankoj por la jaroj 2013-2014aj  kaj ĝia subteno al UN Women asignante 12 milionojn da frankoj por la jaro 2013a, kaj 14 milionoj por la jaro 2014a. La Konfederacia Konsilio agnoskas tiamaniere la gravecon de la mandatoj konfiditaj al tiuj organizoj kaj konkretigas la decidon de la parlamento pri pliigo de la bilda kredito favore de internacia kunagado por la periodo 2013-2016a.

 

Al UNDP oni konfidis la taskon de signife redukti malriĉecon, malegalecon kaj elkludon al la evolulandoj, helpante ilin difini siajn evoluajn strategiojn kaj programojn pli fokusante pri la rezultoj kaj pri ilia aplikado. UN Virinoj havas mandaton antaŭenigi la seksan egalecon, la forigon de diskriminacio kaj la enpovigon de virinoj kaj knabinoj. La UNDP kaj UN Virinoj kunlaboras, pro tio, kun la aliaj organizoj de UUNN, registaroj, neregistaraj organizaĵoj kaj privata ekonomio.

 

Ambaŭ organizaĵoj estas inter la 13 svislandaj prioritataj multflankaj institucioj pri internacia kunlaborado por la evoluo, aprobitaj de la parlamento. Adoptante Mesaĝon pri Internacia Kunlaborado 2013-2016a, la Parlamento aprobis la celon de Svislando por pliigi la fondusojn destinitajn por publika helpo al evoluo (ODO) ĝis al la 0,5 procento de la malneta nacia enspezo (GNI) antaŭ la fino de la jaro 2015a.

 

Kun financa subteno de la UNDP kaj UN Virinoj, Svislando kontribuas al la rezolucio de tutmondaj problemoj kaj samtempe ankaŭ al la protektado de ekonomiaj interesoj kaj de ekstera politiko, pro ĝia sindevigo por redukti malegalecojn, malriĉecon kaj konfliktojn havantajn potencialajn sinsekvojn por Svislando. Ene de la subteno provizita, Svislando sukcesas decide influi la politikon kaj la strategiojn de UNDP kaj UN Virinoj.

 

FONTO: Svisa Confideracio.

 

 

 

 




MALANTAUEN