ITALIO – Enroma Deklaracio: EU kaj Afriko por kunlaboro pri elmigrantoj.

Nova porelmigrada politiko kaj pli granda kunlaboro inter originaj landoj kaj gastigantaj landoj por krei ŝancojn kaj daŭrigeblan disvolviĝon. Tiuj estas la intencoj de la Roma Deklaracio, ĵus subskribita de la reprezentantoj de la Eŭropa Unio kaj de 28 afrikaj ŝtatoj, dum la Eŭropa-Afrika Kvara Ministra Konferenco. Estis por ni Elvira Ragosta:


Certigi internacian protekton al regulaj elmigrantoj, kun aparta atento al virinoj kaj infanoj, kaj kunordigi eksterlandajn  kaj internajn politikojn de Eŭropo kaj Afriko en la areoj de kunlaborado kaj sekureco. Ĝi enhavas la subskribon de la Eŭropa Unio, de 28 afrikaj landoj, de Norvegio kaj Svislando, la Deklaracio subskribita hieraŭ en Romo, kadre de "Rabat-a Projekto", la regiona dialogo eŭro-mediteranea kiu ekde ok jaroj prizorgas elmigradajn politikojn. Kontentigita Abdoullaye Diallo, Ministro pri Enlandaj Aferoj de Senegalio, kiu stimulis specifajn programojn en originaj landoj kaj emfazis la gravecon de informa interŝanĝo inter membroŝtatoj:

elmigranto havas rajtojn kiuj devas esti sekurigataj kaj estas sanktaj. Ili estas homaj respektendaj rajtoj. Ni ĉiuj konsentas pri la fakto ke la migrado estas tutmonda fenomeno, sed precipe ĝi estas io kiu povas alporti apartan utilon, kondiĉe ke ĝi estu bone kondukita. Ĝin bone kondukendas ekde la komenco por eviti la foriron de junuloj kaj virinoj, tio estas, de tiuj kiuj estas impikataj en disvolvo de siaj landoj. Sed vi devas administri migrado, eĉ en ricevantaj landoj, ĉar, se ili ne estas pretaj bone, povus okazi en ili ia speco de invado anstataŭ plibonigo.

Kaj pro tio ni kredas ke havendas bonan alproksimiĝon. Ne forgesu ke ankaŭ Senegalio estas lando de granda enmigrado, ĉar ni havas pli ol tri milionojn da fremduloj. "

 

Dum la maroka Ministro por Loĝantoj Eksterlande, Anis Birrou, memorante la gravecon por krei en socioj de la landoj kiuj akceptas regulajn migrantojn, etoson de akcepto kaj kultura interŝanĝo kaj pri politikoj jam agantaj en Maroko li diris:

 

 

Maroko jam komencis novan pormigradan politikon, ĉefe bazitan sur la homaj rajtoj kaj la homa dimensio. Temas pri politiko kiu antaŭvidas la reguligon de miloj da personoj kaj programon de integriĝo, edukado kaj lernosubteno al la infanoj de enmigrintoj, kun pli ol 80 projektoj kiujn ni identigis kaj kiujn ni baldaŭ funkciigos."

 

 

 

Kaj kunlaboro rilatos ankaŭ pri sekureco kaj lukto kontraŭ neregula migrado ", kiel ni jam faras en Magrebo - diris la Eŭropa Komisiito, Dimitri Avramodopoulos - kie ni helpas limajn aŭtoritatojn kontraű la ŝakro pri homoj.

 

FONTO: radiovaticana

 






MALANTAUEN