ROMO - 1.500 junuloj diktas la tagordon de la estonteco

“Temas pri eksterordinara ŝanco por alproksimiĝi al la spirito kaj funkciado de internaciaj organizaĵoj - klarigis Stefano Baldi, Direktoro de la Diplomatia Instituto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj -. Povante sperti persone la dinamikon de la intertraktado, permesos al ĉiu el tiuj junuloj pli bonan komprenon de la valoroj de alfontado, sintezo kaj plurkulturismo".

 

Ĉe la sidejo de la FAO, el la 13a ĝis la 17a de marto, okazos "la kvina eldono de la Rome Model United Nations (Romo Modelo Unuiĝintaj Nacioj). Ĉi tiu estas la plej granda simulado de la agado de la UUNN en Eŭropo dediĉita al junuloj, tiel ke ĝi rekompencas lertecojn kaj meritojn de geknaboj, kiuj volas alfronti iun el la plej gravaj temoj de la internacia debato. Fokuso ĉi jare estos '" Beyond 2015 : nova agendo por la disvolviĝo.”

 

La partoprenantoj, el pli ol cent landoj, pritraktos la temon en la rolo de reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj partoprenos en sep diversaj instituciaj organoj: la UN-Ĝenerala Asembleo, la UN-Sekureca Konsilio, FAO, la Internacia Kortumo de Justeco, la Konsilio de Eŭropa Unio, la Internacia Telecommunika Unio kaj la Konsilio pri la Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

La evento estas organizata de la asocio Giovani nel mondo (Junularo de la Mondo), sub la patronado de la roma nutra poluso de UUNN, Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la itala Reprezento de la Eŭropa Komisiono kaj la regionoj de Latio, Aosta Valo, Emilio Romanjo, Piemonto, Kampanio, Lombardio, Abruco kaj Sicilio.

 

FONTO:etribuna.com




MALANTAUEN