NORDA AFRIKO ek al unua pintkunveno de “inteligentaj urboj”

En la dua semajno de junio, en Ifrane (Maroko), komencis la unua Internacia pintkunveno de inteligentaj urboj de Norda Afriko. La organizantoj - juna teamo, subtenata de naciaj kaj internaciaj partneroj - celas lanĉi ĉiujaran eventon kiu arigas personojn el eksterlando kapablaj transdoni sian sperton al influaj lokaj agantoj. Je ĉi tiu unua fojo, precipe, ĉeestas multaj nordamerikanoj. Kiel skribite en la retejo de la iniciato, la celo estas "kontribui al socia kaj ekonomia disvolviĝo de la urboj en la regiono, helpante ilin integri 'inteligentajn iniciatojn'."


"Ni volas alporti inspiron, sperton kaj la necesan kadron por ke Maroko kaj Norda Afriko povas evoluigi propran modelon de 'Smart Urboj' (“inteligentaj urboj')," diris la direktoro de la Pintunveno, Kenza Kbabra. La temoj ĉirkaŭ kiuj estas organizita la programo de tiu "rendevuo de interŝanĝoj kaj kundivido de plej bonaj praktikoj" estas kvar: informaj kaj komunikadaj teknologioj, daŭrigebla disvolviĝo, kreemo kaj novigo, kaj kresko. Punktoj kiuj grandparte kongruas kun la kriterioj identigitaj ĉe la internacia nivelo por mezuri la inteligentecon de urbo: ekonomio, medio, movebleco, personoj, kvalito de vivo kaj registaro.

 

FONTO: Ansa.med




MALANTAUEN