En Arabaj Emirlandoj – solidareco kun Sirio.

Studentoj estos engaĝitaj en rifuĝejoj kaj dume la petrolaj monarkioj asignas 870 milionojn da dolaroj ĉe la Donacinto-Konferenco ...

 

Do, por trakti la krizon en Sirio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ( UAE ) lanĉas kampanjon de solidareco, kiu, krom grava ekonomia helpo, kondukas emirlandanajn studentojn en rifuĝejojn .

 

Estas dekdu lernantoj, duono masklaj kaj duono inaj, el la unuaj du jaroj de supera lernejo, kiu estas partioj la 29an de Janŭaro atingonte la siriajn rifuĝejojn en Jordanio kie ili helpos distribui la kolektitajn varojn: litkovrilojn, matracojn, vintrajn vestojn, manĝaĵojn, hejtilojn.

 

La subsekretario de la Ministerio de Edukado, kiu kunordigis la iniciaton, Marwan Al Sawaleh diris: " Ni volas ke la knaboj persone spertu ĉi tian realon.'

 

La direktoro de la Emirlanda Ruĝa Kruco UAE, Mohammad Fahim aldonis: " La kulturo de donado estas instruo, kiu devenas de la Ŝejko Zayed Al Nayah ( fondinto de la UAE ) kaj pro tio ni komencis kampanjon por konsciencigi pri la problemoj de siriaj rifuĝintoj en ĉiuj lernejoj."

 

 La kampanjo, " Niaj koroj estas kun la siria popolo", estis jam anoncata de la prezidento de la UAE, Ŝejko Khalifa Al Nahyan.

 

FONTO: Ansamed.it




MALANTAUEN