ITALIO – la unua vakcino kontraŭ HIV

http://www.metronews.it/master.php?pagina=notizia.php&id_notizia=17808

Je dimanĉo, la 1an de decembro okazis la Monda Tago kontaŭ AIDOSO, kiu ekde la jaro 1981a jam mortigis pli ol 25 milionojn da homoj. En Italio en la jaro 2012a, 3.853 novaj diagnozoj estis raportataj. Malgrandigas la nombro de toksikodependuloj sed pliiĝas la kazoj atribueblaj al seksa transdono. Sed finfine espero.

 

 

 

La unua pediatria terapia vakcino kontraŭ HIV (Homa Imuno-nesufiĉestiga Viruso) en la mondo, sukcese estis elprovata ĉe Pediatria Hospitalo Bambino Gesù en Romo.


La studo, kiu daŭris du jarojn por du grupoj de 10 infektitaj infanoj, estis publikigata en la prestiĝa scienca revuo open source (malfermita fonto) "Plos One." La eksperimentado, trakondukita senprofitcele de la doktoro Paul Palma, en la teamo de la profesoro Paolo Rossi  kunlabore kun la Katedro de Pediatrio, de la Tor Vergata Universitato, rilatis infanojn naskitajn infektitajn per patrina transdono, speco de la malsano kiu koncernas la 95% de novaj jaraj pediatriaj kazoj.




MALANTAUEN