Solar suitcase – solaj valizetoj por akuŝĉambro en evolulandoj.

‘’Mi deziras mondon kie la virinoj povas sekure kaj dignoplene akuŝi. Virinoj ne devas timi eventon kiu estas taksita kiel ĝojo. Antaŭ iri al Afriko, mi sciis, ke la ina mortokvanto estis alta, sed mi ne sciis ke patrinoj mortas pro aferoj kiujn ni antaŭvidas."

 

La ĉefroluloj de la rakonto kiu ni raportos al vi hodiaŭ estas du kaliforniaj geedzoj Laŭra Stachel, akuŝistino, kaj ŝia edzo Hal, instruisto kaj fakulo pri sunenergio; okazis, ke dum cesara operacio en Niĝerio malestis elektra kurento kaj bonŝance, Laŭra, kiu ĉeestis la operacion, portante kun si elektran torĉon, permesis, ke oni povus glate fini la akuŝon; tia sperto konsciigis sinjorinon Stachel-n kiom gravas fidinda elektra fonto en operaciejo, sen atendi la tagiĝon kun la lumo de la tago.

 

"Vidante feliĉan okazaĵon kiel la naskiĝo kun timo kaj morto estas neakceptebla. Ŝia edzo konstruis elektran ekipaĵon per du sunaj paneloj, iuj elektraj torĉoj kaj promenradio taŭgan dum urĝaj bezonoj.

 

Ĵus reveninta al Niĝerio Laŭra montris prototipon; la akuŝistinoj insistis ke ŝi lasas la prototipon ĉar ĝi estas tuj absolute necesa.

 

Rapide en tiu zono de Nigrerio uzado de tiu sola prototipo malpliigis la kvanton de virina morteco je 70%; Laŭra kaj Hal starigis “We Care Solar”  senprofitcela organizo kiu ĝis nun transdonis 400 valizetojn en 27 landoj, en Afriko, Azio kaj Centra Ameriko.

 

Hodiaŭ ni havas tre fortikan, facilan uzi kaj transporti, efikan kaj fidindan aparaĵeton kiam oni laboras en malfacilaj kondiĉoj."

"Solar Suitcase" – tiu estas la nomo de la valizeto, havas dudekhoran aŭtonomion, enhavas du sunajn panelojn kun altkvalitaj LED-oj, torĉoj, feta Doppler-o kaj bateriŝarĝilo




MALANTAUEN