Brazilio – produkado de malmultekostaj vakcinoj por la evolulandoj.

La celo estas produkti ne post la jaro 2017a eĉ 30 milionojn da dozoj po jaro, je la prezo de ĉirkaŭ kvindek centimoj da eŭro po dozo. Ĉi tiuj vakcinoj estas destinitaj nur al eksportado al la evolulandoj: Afriko, Azio kaj Suda Ameriko.

 

Nuntempe, nur en Barato malmultekostaj vakcinoj estas produktataj. Jen kial la Bill kaj Melinda Gates Foundation financos per unu miliono da dolaroj ĉi tiun projekton konfidante la produktadon de vakcinoj al la brazila fabriko laŭcele konstruita, la Bio-Manguinohs.

 

La malmultekostaj vakcinoj utilos por batali rubeolon kaj morbilon, malsanojn kiuj ankoraŭ danĝeras en la evolulandoj.





MALANTAUEN