GERMANIO – Malgranda granda analiza laboratorio.

Ilo, malgranda sed kun granda potencialo. Finpretigis ĝin la esploristoj de la Instituto de Microtechnology de Freiburg en Germanio. Ĝi estas portebla analiza laboratorio. Rapida kaj malmultekosta.


"La procedo funkcias tiel: - diras fizikisto Daniel Marko - kuracisto prenas specimenon de la paciento kaj enmetas ĝin en la aparato. Du horojn post la premo de la butono ‘’komenco’', la kuracisto havos ĉiujn informojn pri eblaj patogenoj ĉeestantaj en la specimeno kaj povos decidi la plej taŭgan kuracadon."

 

La funkciado de la mini-laboratorio estas simpla. Ene de la aparato estas elprenita kaj pliigita DNA-a specimeno. Se la genetika profilo koincidas kun konata patogeno, la ekrano signalos.

 

Ĉi portebla laboratorio povus ankaŭ esti uzata en flughavenoj, en la evento de pandemio, por rapida kontrolo de pasaĝeroj.

 

Nutra sekureco estas alia kampo kie povus utili tiu aparato. En Berlino, la kontrola centro pri nutraĵoj estas la unua sendependa organizo por testi la novan mini - laboratorion.


"Estontece - antaŭvidas Wolfgang Hauser, esploristo - temoj kiel nutraĵa sekureco estos pli kompleksaj ol hodiaŭ. La peto por testi diversajn parametrojn samtempe kreskos. Per la teknologio de la mini-laboratorio eblos normigi tiujn procedurojn ."


Sed hospitaloj en ĉi eltrovaĵo lokas la plej grandajn esperojn. Ĉar kuracistoj ofte devas tuj decidi kaj la informoj, kiujn la mini - laboratorio povas havigi, povus esti decidaj. Se pliaj testoj sur la pacientoj donos pozitivajn rezultojn, la prototipo estos serie produktata.

 

FONTO: euronews.com




MALANTAUEN