BELGIO- la Creost (pron Kreost): rekostrui oston per adipaj ĉeloj.

Se ĝis nun pro frakturoj oni uzis gipson, ofte okazas ke osto ne kapablas regeneri per si mem, sed el la laboratorio de la Universitata Hospitalo Sankta Luko en Bruselo devenas surpriza nova tekniko: la rekonstruado de la osto pro adipaj ĉeloj.

 

Tiu tipo de ĉeloj (adipocitoj) estas prenitaj, sen doloro, el la subhaŭta areo de la paciento. La adipocitoj estas traktataj por akiri ostajn ĉelojn akirante organikan komponaĵon kiu riparos la oston. Ĉi tiu biologia materialo, patentita de la esploristoj, estis nomata' Creost '

 

Denis Dufrane, unu el la esploristoj diris ke "Jen la kialo, kial ĝi estas tiel originala, ni imitis naturon. Kaj ni respektis la homan fiziologion."

 

La Creost "povas esti aplikata al ĉiu ' truo' de la ostoj en la makzelo, la artiko de la femuro kaj al la longaj ostoj. Se estas truo en la strukturo de osto, vi povas ĉiam uzi la Creost . "

 

Radiografio montras ke la " riparo " estas tute nevidebla kaj "Ne estas rifuzo” certigas la neŭrokirurgiisto Christian Raftopoulos, "ĉar la tuta materialo elvenas el la paciento mem. La ĉefa problemo estas la kosto de la proceduro. Sed se ĝi funkcias, se ni povus farigi ĝin pli rapidan, tiam ĝia potencialo estos grandega. Traŭmatologio kaj la kontraŭdegenera scienco tuŝas grandan nombron da pacientoj.”

 

FONTO: euronews.com




MALANTAUEN