JORDANIO - EU instalas efikan irigacion en 20 bienoj.

  Pionira irigaciaj sistemoj kiuj permesas al kamparanoj ŝpari gravajn kvantojn da akvo: en Jordanio kunlabora translima projekto financata per du milionoj da eŭroj de Eŭropa Unio instalis ilin en 20 bienoj. Tiel finiĝis la unua fazo de la eŭropa projekto, dediĉita al la plibonigo de la media subteneblo de agrikoltura produktado kiu irigacias en Libano kaj Jordanio (ENSIAP) kaj financata laŭ la programo de translimaj kunlaboro en la mediteranea baseno (CBCMED).

 

La sistemo uzata en la 20 jordaniaj bienoj, raportas la retejo Enpi ( www.enpi - info.eu), permesas la ŝparon de blua oro dankon al perguta irigacio, kune kun efika mastrumado de la agrikolturo kaj terena konservado per procezo kiu faras la teron fruktodonan rekte per la irigacia akvo. Fotosuna panelo, kiu kompletigas la sistemon, provizos la necesan energion por la sistemo.

 

 Tiu pionira mekanismo estas testita en septembro de la 2013a por la kultivo de cepoj, tomatoj kaj kukumoj. La celo estas kompari la avantaĝojn kompare kun la tradicia irigacio, pri uzo de akvo, pesticidoj, fekundiloj kaj energio. La EU-a projekto celas ankaŭ trejni kultivistojn kaj  konsciigi lokajn aŭtoritatojn. ENSIAP partoprenas en la programo de kunlaboro nomata "CBC Mediteranean Sea Basin Programme" por la periodo ekde la 2007a ĝis la 2013a, financita de EU kadre de la Eŭropa Najbareca Politika Instrumento.

 

FONTO:ANSAmed




MALANTAUEN