En PENSILVANIO – mediprotekta kaj manĝebla baterio.

Mediprotekta baterio el sepia inko lastatempe estis realigita ĉe Carnegie Mellon University kaj estas turnopunkto en la kampo de eltenebla energio.

 

La estonta ekologia baterio estos ankaŭ manĝebla danke al sepia inko. La turno en la kampo de eltenebla energio, alvenis danke al la esploroj de la usona sciencisto Christopher Bettinger al 'Carnegie Mellon University' (Pittsburgh), per kiu oni povis konstrui novan baterion enhavantan pigmentojn, kiuj estas, fakte, en inko de sepio.

 

La nova manĝebla baterio estas, praktike, natri-jona akumulatoro uzanta la sepian melaninon ĉerpita el la sepio kiel anodon kaj manganan oksidon kiel katodo, ĉiuj simplaj materialoj de biologia deveno, kaj tute ne venenaj por homa korpo.

 

La nova ekologia baterio el sepia inko, kiel antaŭvidite de Bettinger, ankaŭ povos oferi plurajn interesajn solvojn en la kampo de media kaj energia elteneblo. Unuflanke, la 'biologia deveno' de la manĝebla baterio permesos fakte malpliigi la kolizion kun la medio elvenantan el la fordono de konvenciaj baterioj. La alia flanko koncernas la eblon apliki la novan baterion por la lastaj resorbeblaj jusaj medicinaj aparatoj, kiel tiuj por farmaka ellaso aŭ tiuj por kardivaskula stimulado.

 

La nova ekologia baterio do, forigus la problemon de konvenciaj litiaj baterioj (aŭ komponaĵoj de aliaj venenaj elektrolitoj), kiuj vere bone funkcias sed ne estas sendanĝeraj, se ili estas metitaj en la homa korpo, escepte se ili estas enmetitaj en spacokupaj ujoj kiuj, poste, tamen, devos esti kirurgie forigitaj. La nova manĝebla baterio el sepia inko, nuntempe, estas ankoraŭ prototipo kaj ne havas la saman funkciadon de litiaj jonaj baterioj, sed la esploro estas ankoraŭ nur je la komenco.

 

FONTO:




MALANTAUEN