USONO - La ventturbino Invelox

Ĵus ni rimarkis la eltrovon de ventoturbinoj tutnove funcianataj, kiuj ebligas utiligi ankaű malfortajn ventojn.

 

La usona entrepreno SheerWind prezentis "Invelox", nove konceptita ventoturbinon kiu povas ankaŭ utiligi la ventojn proksimajn al la grundo (rapidaj je malpli ol 2 mejlojn hore aŭ iom pli ol 3km/h). Ĝi altas ĉirkaŭ la duonon de la tradiciaj sistemoj kaj la padeloj estas je la 84ono.

 

La funkciado estas tre simpla: la formo de la ilo kaptas la venton kaj akcelas ĝin al la padeloj kiuj turnante produktas elektron.

 

La rezulto estas rendimenton je pli ol 660 % de kutima turbino. Kosto: $ 750 po kw instalita; kiam la sistemo funkcias la kosto de energia produktado estas 1 centimo po kWh. Solvo, do, konkurenca kun naturgasaj centraloj kaj kun hidroelektraj instalaĵoj.

 

La turbino estas ankoraŭ en la eksperimenta fazo kaj oni devas atendi sendependajn testojn pruvantajn iliajn faktajn potencialojn.

 

Oficiala retejo: http://sheerwind.com/

 

FONTO: Zeusnews




MALANTAUEN