ITALIO - La alia vizaĝo de macerejo

Estas en Italio konsorcio nomata Comieco (pron Komieko) (Nacia Konsorcio por la Reakiro kaj Reciklado de celulozo-bazitaj Pakaĵoj)

 

Ĝia celo estas reciklado kaj reakiro de pakaĵoj el celulozo. Comieco, funkcianta kongrue kun la celoj de la eŭropa politiko, orientas siajn esplorajn agadojn tiel, ke ili efikus pri la prevento de rubaĵoj, planante fabrikadon kaj dissendon de pakaĵoj kaj ilian konsumadon kaj utiligon.

 

La realigitaj iniciatoj rezultas en obleco de intervenoj: el kunlaborado kun Italaj Universitatoj por la planado de paperaj kaj kartonaj pakaĵoj, la antaŭenigo de mediamika pakado, la analizo por pripensi niajn vivstilojn, superrigardo de la paperaj kaj kartonaj pakaĵoj en la nacia kaj internacia merkato, plej bone reprezentas daŭrigeblajn solvojn kaj gajnis premiojn por ilia daŭrigeblo trans la ciklo de vivo.

 

Comieco, dum la jaroj, ankaŭ laboris en la projekto Altra faccia del macero (alia flanko de macerado) diskoniganta kaj valoriganta la tutan produktan paperan kaj kartonan mondon reciklitajn, kromirante pakadon kaj kolektante riĉan datumbazon pri produktoj faritaj en Italujo el reciklitaj papero kaj kartono. "Ni enfokusiĝas laŭvice pri diversaj aktivecaj areoj, el produktoj desegnitaj por libertempo ĝis tiuj destinitaj por festoj kaj specialaj okazoj, ĝis atingi la ludilojn kaj mebladon. - klarigos el Comieco - Ni donas spacon al ambaŭ italaj kaj fremdaj firmaoj.”

 

Okulvitroj, valizoj, teleroj kaj glasoj, sed ankaŭ foteloj aŭ litoj, infanaj ludiloj kaj eĉ geedziĝaj bukedoj aŭ dekoracioj por geedziĝaj kukoj kaj multaj aliaj, ĉiuj kompreneble el tute reciklita materialo. Ĉiujare, la konsorcio arigas la plej bonan industrian kaj metian produktadon kaj mediamikajn manfaritaĵojn kaj dediĉas specifan volumon al tiu temo.

 

FONTO: comieco.org




MALANTAUEN