USONO – cigaredo kiu iĝas floro post ĵetado teren.

Ekologia cigaredo florigas sovaĝan floron post ĝia teren ĵeto. Ĉi tiu estas la genia ‘verda’ solvo kiu celas mildigi (almenaŭ parte) la malutilajn efikojn de cigaredo al la sano de la plej obstinaj fumantoj, samtempe kontraŭstarante median polucion el cigaredstumpoj.

 

La nova mediprotekta cigaredo, nomita 'Greenbutts' surtute estas sen tiuj kemiaĵoj ĉeestantaj en la kutimaj 'cigaredstumpoj', kiel polonio, plumbo, respondeca por stimuli, potenciale, malignan kancerigan proceson en la fumanto.

 

La nova cigaredo 'Greenbutts' male enhavas nur naturajn ingrediencojn sen kemiaj aldonaĵoj kaj havas filtrilon el lino, kanabo kaj kotono kune gluitaj per faruno kaj akvo. Sed la vera novaĵo estas ke la cigaredo enhavas en sia filtrilo semon pretan por naski sovaĝan floron kiam ĝi estas ĵetita teren.


FONTE: ecoseven.net




MALANTAUEN