La vendo de bicikloj superas la vendon de aŭtoj en 26 EU-landoj el 28.

Laŭ la enketo de la BBC, kiu komparis la vendon de aŭtoj kaj la vendon de bicikloj, oni malkovris ke en preskaŭ ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio biciklaj vendoj superis tiujn de aŭtoj.

 

La superado, laŭ la statistikoj, okazis en 26 de la 28 EU-landoj.

 

Dum en Italio la vendo de aŭtoj revenis al la niveloj de la jaro 1964a, nun en la 42a monato de malkreskado de la liveroj, en Londono dum la lastaj dek jaroj, la pliiĝo da biciklantoj estas je la 66%. La noveco estas ke nun la biciklo plias ol la aŭto ankaŭ en multaj landoj de suda Eŭropo kaj ke malsimplaj biciklo-interŝanĝaj skemoj estis ĵus disvolvataj en urboj kiel Milano kaj Madrido, sekvante la ekzemplon de Parizo kaj Londono.

 

Nur du EU-landoj daŭrigas vendi pli da aŭtoj ol da bicikloj; ili estas Belgio kaj Luksemburgio




MALANTAUEN