EŬROPA - Ĉiuj eŭropaj ĉefurboj en Romo.

Movebleco, malpuraĵoj, civitanaj iniciatoj ĉe la centro kiu kondukas al la Kapitolo la urbestrojn de la eŭropaj ĉefurboj: el Helsinki ĝis La Valletta, por diskuti pri la estonteco sub la statuo de Marcus Aurelius

 

Ili alvenis trajne kaj aviadile, sed resekvantaj - ideale - la grandajn konsulajn stratojn kiuj dum jarcentoj kunigis la popoloj de Eŭropo al Romo. Dek urbestroj el la ĉefurboj de Eŭropo, kaj dek reprezentantoj de aliaj urboj kunvenis en la Kapitolo dum la tago organizita de ĉefurba Romo por pridiskuti Eŭropan Urban Laborprogramon je la unua de oktobro.

 

Estas 'la dua fojo ke tiu ĉi laborgrupo kunvenas, la unua kunveno estis en Aprilo, markante komunan projekton prezentindan al Eŭropa Komisiono, dum la sesmonata itala Prezidanteco. La ĉefurboj - diris la urbestro - estas la politika nivelo pli proksima al la civitanoj, kaj devas surpreni gvidan rolon: havigi al civitanoj la okazon esprimi sin, por projekti kaj reakiri la perditajn spacojn.

 

Praktike: subtenebla movebleco, sano, liberiĝo el rubaĵoj, urba renovigo, enmigrado kaj kulturo, kunuzado de spacoj. La urbestroj povas fari multon  partigante spertojn kaj unuvoĉe parolante al la eŭropa registaro. En la laboro en la Salono Giulio Cesare ankaŭ partoprenas la Eŭropa Komisiito por Regionaj Politikoj, Johannes Hahn.

 

Precipe dialogas du simbolaj urboj kiel Romo kaj Parizo, kunigitaj per ekskluziva ĝemeliĝo. Malgraŭ la ekonomia krizo, la eltondadoj kiuj malhelpas publikajn servojn, "la du ĉefurboj - skribas la urbestroj Marino kaj Hidalgo en la ĵurnalo " La Stampa "- ili volas preni la defion de aŭskulti civitanojn kaj oferi al ili novajn partoprenajn manierojn.



FONTE: rainews.it




MALANTAUEN