TAJVANO - la restoracio el kartono

La "Carton" en la urbo Taichung (Taiĉung’), en Tajvano estas eble la plej nekutima el restoracioj de la mondo: ĝia karakterizo estas, ke ĝi estas tute farita el reciklita kaj premita kartono. Kiam ni diras ‘’tute’’ ni intencas ‘’tute’’ el teleroj ĝis mebloj. La restoracio estis naskita ene de la Carton King Creativity Park danke al la ideo de Huang Fang-liang, genia paper-industriisto, kun la celo pruvi la potencialon de senvalora materialo kiel kartono.

 

La duona vivo de la mebloj kaj akcesoraĵoj estas eble la plej mallonga el tiuj faritaj el plasto aŭ el ligno, sed estas nenia problemo anstataŭi rapide kaj malmultekoste la eblajn damaĝitajn partojn.

 

La ornamaĵoj kaj skulptaĵoj donacas certan ludeman stampon al la tema restoracio. Laŭ la diro de la posedantoj, foje iu kliento estas iom perpleksa pro la ideo sidiĝi sur seĝo el kartono, kiu, li timas, estas nefortika: tiukaze, la posedantoj elirigas el la kuirejo la kuiriston, kiu per siaj 100 kg de pezo povas pruvi la fortikon de la seĝoj.

 

FONTO: notizie .del mondo




MALANTAUEN