ITALUJO – la 29an de novembro la unua nacia tago “al lernejo per biciklo” en kvin urboj.

http://thatsgoodnewsblog.files.wordpress.com/2013/11/biketoschool.jpg

La bona novaĵo de hodiaŭ koncernas  la unuan Nacian Tagon Bike to School Day “al lernejo per biciklo” en Italujo. Hodiaŭ la 29an de novembro 5 urboj partoprenis en la projekto: Milano, Bolonjo, Romo, Napolo kaj Kaserto .

 

Temas pri iniciato kiu implikas dekojn da infanoj kiuj dum tago estis la regantoj de la vojo, irante al la lernejo per biciklo. Laŭ la aŭtoroj de la projekto, la iniciato celas protekti la rajton de infanoj en la grandaj urboj, kaosaj, tre frekventataj kiuj limigas tiun ekologian kaj sanan eblecon. Do la ideo estis, ke hodiaŭ la infanoj estis akompanataj al la lernejo de siaj gepatroj ĉiuj biciklantaj kaj eskortataj de biciclo- aktivuloj por garantii ilian sekurecon en la trafiko.

 

La iniciato havis antaŭajn eksperimentojn en iuj italaj urboj, unue en Romo, kie, la 20an de la pasinta septembro, estis organizata eksperimento pri irado el la hejmo al la lernejo per biciklo organizita de la roma grupo #salvaiciclisti(gardu biciklantojn). La eskvilina lernejo Di Donato startigis la projekton kaj poste aliaj lernejoj en la ĉefurbo aliĝis. En oktobro estis organizata la massa marmocchi "maso de infanoj" kiu vidis dekojn da gelernantoj bicikli lernejen ĉiumatene.

 

Nur la povo de sociaj amaskomunikiloj permesis promocii la ideon tutlande, startante de lokaj iniciatoj, precipe danke al entuziasma kontribuo de ŝatantoj de du radoj, kiuj sentemigis la publikan konscion kaj precipe la instituciojn.

 

 

Do se ĉi matene dum vi iris al la laborejo, vi trovis la stratojn invaditajn de "grego" de surbiciklaj bruegantaj lernejanoj, nun vi scias la kialon! Kiu scias, eble eĉ ni plenkreskuloj povus jufoje bicikle promenadi, eble irante al la laborejo!

 




MALANTAUEN