HAVAJLANDO – La unua usona ŝtato kiu malpermesas plastosaketojn.

La plasto, kiuj prenas multajn formojn, inkludante tiun de la saketoj estas unu el la plej malfacile recikleblaj materialoj ne estante biodegradiĝma kaj la rezulto de ĝia uzado estas pliigo de polucio kaj grava senrespondeco al nia planedo .

 

En la malnova kontinento, ni jam rimarkis tion tiom, ke la temo de la biomaldegradiĝemaj plastosaketoj estis pritraktita antaŭ kelkaj monatoj, la 4an de novembro de la 2013a, pli bone dirite, dankon al la leĝpropono de la Eŭropa Unio, kiu petas la membroŝtatojn por malpliigi la uzon de plastsaketoj; ĉiu ŝtato decidas kiel apliki la proponon sur ĝia teritorio. Punkto pri Italio kiu jam antaŭ tri jaroj malpermesis plastosaketojn per la malpermeso enkondukita la 1an de janŭaro de la jaro 2011a.

 

La problemo, tamen, estas serioza en aliaj ŝtatoj, precipe en la nova mondo, sed la 2-an de januaro, la registaro de Honolulu aprobis tutan malpermeson de komercaj plastosaketojn por aĉetoj. La leĝo ankaŭ kovras paperosaketojn, kiuj devas havi almenaŭ 40 % da reciklita papero.

 

 

Havajlando estas la lasta ŝtato enirita en Usonon, sed ankaŭ la unua usona ŝtato leĝdoni pri la temo. La malpermeso de plastosaketoj, fakte, estas jam aktiva en kelkaj urboj kaj komunumoj en Usono, sed ĉi tiu unuafoje estas etendita al tuta ŝtato. En Havajlando la malpermeso ne estis sankciita per sola leĝo aprobita de la parlamento, sed estis voĉdonita de ĉiuj kvar distriktaj konsilantaroj.

 

FONTO: Repubblica.it




MALANTAUEN