Konvencio BARCELONO – kontraŭrubaĵa plano por purigi mediteranean maron.

Estas ĉirkaŭ 10 milionoj la tunoj da rubaĵoj kiuj ĉiujare alvenas al la maroj kaj al la oceanoj de la planedo, kaŭzante damaĝon al medio, al la homa sano kaj al ekonomio ...

 

Necesis monatoj da preparado, sed ĉe la fino la Konferenco de la partioj de la Barcelona Konvencio por la Protektado de la Mediteraneo adoptis regionan planon pri la mastrumado de rubaĵoj en maro.

 

La plano de la mediteraneaj landoj reprezentas penadon je la loka nivelo por minimumigi la ĉeeston kaj la kolizion de poluado kaŭzita de la enmaraj rubaĵoj; ĝi ankaŭ celas preventi ke la rubo falas en la maron, forpreni, laŭeble, la ekzistantan rubon kaj konsciigi pri la problemo.

 

"Mi estas tre kontenta vidi ke la Mediteranea Konvencio traktas tiom serioze la problemon de enmaraj forĵetaĵoj" diris Janez Potocnik, Euxropa Komisaro por la medio, "temas pri grava paŝo por konsista redukto de la rubo, kiu estas ĵetita al la maro ĝis la fino de la jaro 2025a, kiel la mondaj gvidantoj promesis ĉe la Rio+20 pintokunveno pasintjare. Mi esperas ke aliaj regionaj konvencioj pri la maro entreprenu similajn elpaŝojn."

 

 La plano "provizas komunan kadron por la mediteraneaj landoj, por pritrakti la problemon," diras la Komisiono.

 

FONTO: Ansa med




MALANTAUEN