En Londono - domoj hejtitaj de la metroo.

http://www.greenstyle.it/londra-il-calore-della-metro-per-riscaldare-500-abitazioni-62419.html

Sendube en Londono vintroj estas malvarmegaj, sekve sistemo de alternativa hejtado kiu permesus ŝparon, absolute ne malkoneblas.


La iniciato, lanĉita laŭ la plano ellaborita de la Londona Urbestro Boris Johnason jam en julio, planas ekspluati la varmegon produktitan de pli ol 460 km de metroa linio Northen Line, kiun estos kaptata el aerumtubo proksima al metroo kaj kanaligita en la reton kiu varmigas la kvartalajn domojn.


La projekto de la Bunhill Heat kaj Power estas parto de pli granda plano, celanta produkti almenaŭ 25 % de la tuta energio bezonata de la metropolo danke al “decentralizitaj fontoj" antaŭ la fino de la jaro 2025a. Antaŭ julio jam plenumiĝis  eksperimenta projekto per financa subteno de £ 1 miliono de la Eŭropa Unio, kiu planis uzi la varmon de la metrooj por hejti 700 hejmojn. Nun la celo estas daŭrigi por aliaj 500 hejmoj lokitaj en la kvartalo de Islington, danke al plia financado de la Konsilio de Islington, je la sumo de £ 2.7 milionoj, kaj ekspluati la energian potencialon de la Northen Line.


La eksperimentado de Bunhill Heat and Power kunlabore kun la UK Power Networks kaj la Transport for London havigos signifan ŝparon por la familioj kaj malpliigo de CO2 je 500 tunoj jare.

 




MALANTAUEN