EU – realigas la unuan mondan persunan kerosenon.

Esplorprojekto financata de EU, SOLAR-JET, kreis la unuan "persunan" karburaĵon en la mondo, renovigeblan fuelon el akvo kaj karbona dioksido 

 

Unuafoje esploristoj atingis realigi la tutan ĉenon de produktado de renovigebla keroseno, bazitan sur koncentrita lumo kiel fonto de energio je alta temperaturo.

 

La projekto estas ankoraŭ en la eksperimenta stadio ĝis nun oni produktis glason da brulaĵo en laboratoraj kondiĉoj uzante simulatan sunlumon; la rezultoj, tamen, esperigas ke estontece oni povas produkti likvajn hidrokarbidojn el sunlumo, akvo kaj CO2.

 

“Ĉi tiu teknologio - diris la Eŭropa Komisiito por Esploro Novigo kaj Scienco,  Maire Geoghegan-Quinn - signifas ke iutage ni povus produkti puran fuelon kaj abundan por aviadiloj, aŭtoj kaj aliaj veturiloj, ankaŭ kontribuante al konvertado de CO2, unu el la plej gravaj gasoj respondecaj pri tutmonda varmiĝo, en utilan rimedon." SOLAR-JET (Solar chemical reactor demonstration and Optimization for Long-term Availability of Renewable JETfuel) (Suna kemia reaktora pruvo kaj Optimumigo por longtempaj Disponeblo de Jeta Renovebla fuelo) estis lanĉata en junio de la 2011a kaj ricevas financan subtenon de la Eŭropa Unio sub la 7a Kadra Programo por Esploro kaj Teknologia Disvolviĝo, dum kvar jaroj. En la estonta fazo de la projekto, la kunlaborantoj devos optimumigi la sunan reaktoron kaj pritaksi la teknikan kaj ekonomian potencialon de industri-skala apliko. SOLAR - JET vidas la kunlaboradon inter esploraj universitataj kaj industriaj organizoj (ETH Zuriko, Bauhaus Luftfahrt, Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt (DLR), Shell Global Solutions kaj la partnero respondeca por mastrumi ARTTIC).

 

FONTO: ANSA.IT




MALANTAUEN