MAROKO – “sunaj” moskeoj.

La maroka ministro pri islamaj aferoj Ahmed Taoufiq anoncis la subskribon de interkonsento kun la ministerio de Medio kaj Energio por konverto al sunenergio ĉirkaŭ 15.000 moskeojn en la lando. Maroko estas unu el la plej bonaj landoj en Afriko pri renovigeblaj energioj.

 

La interkonsento subskribita estas parto de nacia plano kiu celas redukti je 30% la elektran konsumon en publikaj konstruaĵoj kaj kuraĝigi la uzon de alternativaj energifontoj. La instalado de la sunpaneloj tuj komencos en mil moskeoj kuntrenonte aliajn.

 

La entuziasmo por la tuja eklaboro povas ankaŭ esti klarigita konsiderante la ĉagrenigan ekonomian krizon, kiu perturbas socian pacon per reaj publikaj manifestacioj.




MALANTAUEN