AFRIKO – Inaŭgurita la plej granda venta elektro-centralo de la kontinento.

http://4.bp.blogspot.com/-6TY7YLCa0To/Um730sj3ZPI/AAAAAAABH8A/-K-1y2nmhAc/s320/ashegoda-wind-farm-reuters.jpg

La estraro de Addis Abeba, antaŭ kelkaj tagoj, anoncis la kompletigon de la venta elektro-centralo plej granda de Afriko en Ashego (Aŝego); la centralo, estas lokita je 18 kilometroj el norda urbo Mechelle, jare produktos 400 milionojn da energio. La ekkonstruo okazis la jaron 2008an, la ekfunkciado de la unuaj turbinoj okazis la jaron 2009an (hodiaŭ la centralo havas 84 freŝdatajn turbinojn), la instalaĵo ĝis nun povis produkti kaj enretigi 90 milionojn da kWh de elektro; ĝi estas elstara strukturo de sia speco en Etiopio.

 

La ĉefministro Hailemariam Desalegn, kiu ĉeestis la inaŭguron, insistis, ke la vojo al nepolua energio estas unu el la prioritatoj de la registaro. Etiopio celas fariĝi ĉefa regiono pri la produktado kaj eksportado de renovigebla energio ne post la fino de la jaro 2025a. Do, krom la profita venta potencialo, la afrika lando fieras pri avangarda hidroelektra kaj geotermika sektoro.




MALANTAUEN