LIBANO – UNUECA MERKATO.

La ideo venas el la kuiristo - libana aktivisto Kamal Mouzawak kiu kune kun malgrandaj farmistoj kaj kultivistoj ĉirkaŭ la lando fondis en la jaro 2004a, la ekologie amikan merkaton Souk-Tayeb (bona) semajna kaj bazita en la ĉefurbo, Bejrut, Downtown. La projekto origine kreitis por protekti malgrandajn produktantojn havigante al ili justan merkaton por iliaj produktoj kaj tiel disvastigante la kulturon de kvalitaj lokaj produktaĵoj. La ideo frue disvolviĝis multe pli grandskale ol atendite enprenante aliajn projektojn kiuj favoras procezon de unuiĝo kaj kultura interŝanĝo, malkovrante la identecon de la lando kiel Libano ek el la nutraĵo.


La baza ideo, fakte, estas kunigi homojn, kiuj normale neniam interrenkontos pro malsamaj religioj aŭ politikaj ideoj. "La vidpunkto estas vidi kio estas malantaŭ la diferencoj kaj trovi komunan denominatoron; eble ni trovis ĝin: la tero, la teraj produktoj, la manĝo kaj la kuirado!" diras Mouzawak kaj rediras, ke post la civila milito kiu disŝiris Libanon "personoj en la Proksima Oriento devas flankenmeti siajn religiajn poziciojn aŭ naciajn identecojn kaj devus anstataŭe rigardi la homecon de ĉiuj; ĉi tiu estas la plej granda problemo " hodiaŭ.

 

Ĉe la merkato en Souk.Tayeb fakte, se oni demandas al la vendistoj pri sia religio, facilas ke ili respondas ke ĝi ne estas bona demando, ĉar ne gravas sia propra kredo, ĉar ni ĉiuj estas unu familio. Oni tro multe suferis pro tiu demando kaj nun ni devos turni la paĝon kaj rigardi tion kio kunigas nin, ĉar "en la konfliktoj homoj perdas la homecon."


La ĉefroluloj estas virinoj libanaj, sed ankaŭ siriaj rifuĝintinoj kiuj celas trovi dignon; alveninte al Libano kaj nenion havante, ili tamen scias kiel nutri siajn infanojn, siajn familiojn, kuiri por ili; temas pri ĉiutaga afero kiu povas iĝi la fortpunkto, al kiu alceli.

 

Mallonge, per kuirado kaj kuirartaj tradicioj, oni klopodas replani la mapon de tiu popolo kaj rekonstrui lian Identecon.

Unu el la paralelaj projektoj por la merkato estas la “Taoulet” (tablo), restoracio malfermita de Mouzawak en la 2009a, kie siriaj kaj libanaj virinoj, edzinoj de lokaj produktistoj, partoprenante en dumonata kulinara trejnado, fine de kio ĉiu el ili povas esprimi sin ĉiutage en la kuirejo. Dungita kun adekvata salajro, ŝi rakontas pri sia regiono kaj ĝia kuirarta tradicio.

 

Diras Mouzawak: ''Kondukinte la kamparon al urbo mi pensis diskonigi la tradiciojn de la vilaĝoj per serio de lokaj festivaloj (Manĝaĵo kaj festoj). Tiam  elvenis serio de edukaj projektoj en lernejoj kaj universitatoj.''


Mallonge, la idealo de Mouzawak "ofte, kiam ni pensas pri malsimilecoj, ni pensas pri problemo, konflikto aŭ milito, sed ĉio (la realigitaj projektoj) pruvas ke ni povas pluiri, eltrovante komunan etikan kaj human bazon; universala homaro.”


 FONTO: Bonan Tagon Mondo

 




MALANTAUEN