ITALIO - Virinoj kune por nutra sekureco.

Forumo ĉe Farnesina (eksterlanda ministerio) antaŭvide de la Expo 2015a en Milano.


La centra temo de la Expo 2015a, " Nutri la planedon, energio por la Vivo", elvokas la rolon de virinoj. Ĝin diris la vicministro pri eksterlandaj aferoj, Marta Dassù malfermante la forumon " Virinoj por la Expo, Latina Ameriko", kiu komencis la 11an de decembro kaj kursas en la Farnesina.

 

La celo de la evento estas la kreado de kunfarado de virinoj por nutra sekureco. Laŭ Dassù, je la unua fojo Expo ne direktas nur al elmontri ion, kiel okazis ĝis nun, sed ankaŭ al "paŝi antaŭen» por la nutrado de la planedo. Prepare de la Expo, la konferenco estas dividita en du sekcioj: Food security e Food safety (Manĝaĵa sekureco kaj Nutra sekureco). La unua celas al reala aliro al manĝaĵo, kiun la UUNN-a Ĝenerala Sekretario, Ban Ki-moon nomis "parto de homaj rajtoj." "Agrikoltura produktado estas plia ol la demografia kurbo - diris la vicministro - sed la nutraĵo estas perdita laŭvoje. En Milano, ni pridiskutos kelkajn temojn rilate al la fenomeno, inkluzive de la 'waste’ (malŝparado), aŭ aliajn, kiel aliro al kredito kaj al la tero por virinoj.

 

Ili “havas gravan rolon kiel ĉefroluloj en la agrikultura sektoro" de evoluantaj landoj, “sed ofte ili ne havas aliron al iloj kiuj permesas al ili starigi entreprenojn." La dua sekcio, la nutra sekureco estas ligita al nutraĵa sekureco kaj al la kvalito de la nutrado. Laŭ la tempo novaj malsanoj kunligitaj kun nutrado pro pluraj faktoroj ekaperis. El malbona konservado ĝis al ilia troa uzo.

 

Tiurilate, diversaj sistemoj estis alprenataj kiel la etikedoj kiuj indikas originon kaj la riskojn pri la manĝo de tiu produkto. Tiu sistemo, tamen, “internacie efikas por komerco kaj ekonomio - finis Dassù -. Ni devas trovi novajn komunajn standardojn".

 

FONTO: ilVelino/AGV NEWS




MALANTAUEN