BELGIO – Interreligia alianco por antaŭenigi pacon.

Neniu milito estas sankta, nur paco estas sankta. La elimino de aliulo laŭ la nomo de Dio estas ĉiam blasfema, estas nur teruro kaj timego. La perforto povas esti haltigita, sed la milito nur povas esti venkita per paco. La dialogo estas la kuracilo de konfliktoj, ĝi sanigas vundojn, ebligas la estontecon.

 

Kiam oni ne povas imagi la vojojn de paco, restas nur ruinoj kaj malamo. Oni devas maltimi pripenson de paco kaj ne akcepti la neeviteblecon de milito, ĉar la estonteco aŭ estas paco aŭ ne estos plu estonteco, tiel por kiu gajnas kaj por kiu perdas. Tiu, resume, la fina alvoko de la 28a Internacia Kunveno de dialogo inter religioj kaj kulturoj, kiu okazis en Antwerpen (Antverpeno), Belgio ekde la 7a ĝis la 9a de Septembro.

 

Ĝin subkribis 300 religiaj gvidantoj de la plej grandaj religioj de la mondo (kristanoj, islamanoj, judoj, budhanoj, hinduoj kaj aliaj) kaj personecoj de humanisma kulturo, elvenitaj el ĉirkaŭ 70 landoj en la flandran urbon pro la invito de la Komunumo de Sant'Egidio.

 

La dokumento enhavas ankaŭ la komuna devontigo "protekti la vivon de niaj fratoj kaj fratinoj el diversaj religioj kiuj estas minacataj." Aparte, la Yazida komunumo en Irako, persekutata kaj masakrata de ISIS, kiu ĵetis de Antverpeno sian doloran krion per la iraka deputito Vian Dakheel.

 

La kondamno de maltoleremo, perforto kaj terorismo el religia motivo estis klara eĉ el la islamaj gvidantoj ĉeestantaj: Grand Muftio de Egiptujo, Abdel-Karim Allam ĝis la irana Ŝiajisto Ali Abtahi, kiuj emfazis la pacan kaj tolereman karakteron de la predikanta Muhamad.

 

Islama radikalismo, estas dirite, estas la rezulto de alianco inter la tiranoj, kiu proklamas sin kalifojn kaj malkleraj, kiuj ne konas la veran fidon de la Korano. La fanatika interpreto de religio, aldonis la rabeno de Bonaero Abraham Skórka (amiko de la papo), donas formon al nova paganismo.

 

"La tempo venis - Papa Francesco skribis en sia mesaĝo al la konferenco, ke religiestroj devus kunlabori efike por sanigi la vundojn, solvi konfliktoj kaj antaŭenigi pacon".

 

FONTO: tecnicadellascuola.it




MALANTAUEN