INDONEZIO – “unueco kaj amikeco inter religiaj kredoj”. Unuafoje l’arkidiocezo de Semerang organizas tiom gravan eventon.

Islamanoj, katolikoj, protestantoj, budhistoj, hinduoj kaj konfuceanoj t.e. la ses agnoskitaj religioj en Indonezio, renkontiĝos dum tri tagoj en konferenco por plibonigi amikecon, dialogon kaj interkonon. La kunvenejo estos la vilaĝo Muntilan en centra Javo.

 

"Vera kaj aŭtentika frateco inter partianoj de malsamaj religioj" ĉi tiu estas la titolo de la evento patronita de la Arkidiocezo de Semarang. La kulturaj, edukaj kaj sociaj programoj en la konferenco celos promocii pacan kunekzistadon inter religioj en la diocezo kaj tra la indonezia insularo.

 

Inter la multaj aktivadoj estas ankaŭ la vidado de la filmo dediĉita al la mortinta kardinalo Justinus Darmojuwono kiu estis episkopo de Semerang desde la 1963a ĝis la 1981a. La dokumenta filmo, titolita "En vi mi esperas," estis filmita dum 10 monatoj kaj projekciitos por rememori la centjariĝon de la naskiĝo de la Kardinalo okazita la 2an de novembro 1914a. La parolantoj ĉe la konferenco estos la Ĉefepiskopo de Semerang Msgr. Johannes Pujasumarta, la prof. Buya Ahmad Syafii Maarif, eksprezidanto de la modera islama organizo Muhammadiyah kaj la eksestra damo Shinta Nuriyah Walid.

 

FONTO: interris.it




MALANTAUEN