BARATO KAJ BRAZILO – eventoj por promocii la kredoliberon.

Professor Shiv Visvanathan of O.P. Jindal Global University

 

La kredolibero devas esti kerna elemento de subteniĝaj kaj justaj socioj. Ĉi tiu estas la mesaĝo promociita dum renkontiĝo ĵus okazinta en Nov-Delhio kaj dum iuj manifestacioj en la ĉefaj brazilaj urboj.

 

Dum konferenco okazinta en la barata Bahaa Nacia Centro, la Profesoro Shiv Visvanathan de la OP Jindal Global University invitis la ĉeestantojn reformuli la fundamentajn premisojn de la  pridiskuto pri libero kaj kredoj.

 

"Diverseco estas esenca elemento de homaj rajtoj" diris Profesoro Visvanathan, instigante partoprenantojn devanci la jurajn mekanismojn kaj alpreni alian etikan strukturon por faciligi la pacan kunekzistadon de malsamaj perspektivoj.

 

La seminario, kiu okazis la 5an de marto, estis kune organizita de la Global Foundation (Tutmonda Fondaĵo) por civilizacia Harmonio kaj la bahaa barata

komunumo.

 

 

Dek unu personoj, inter ili Akhtarul Wasey, emerita instruisto de islamaj studoj ĉe la Barata Nacia Islama Universitato kaj rabeno Ezekiel Malekar, estro de la juda komunumo en New-Delhi, partoprenis en la diskutoj kiuj sugestis, ke la parolado pri diverseco preteriru la koncepton de toleremo kaj antaŭenigu aŭtentan respekton, la konsciiĝon pri homa interdependenco kaj antaŭenigo de esprima libereco.


Diverseco celebrita en Brazilo.

 

En Brazilo, la Nacia Tago kontraŭ religia maltoleremo, iniciato de la brazila registaro, kunvenigis homojn de malsamaj kredoj en vario de eventoj por promocii respekton kaj komprenemon.

 

En Braziljo, interreligia evento okazis en la urba Templo de Bona Volo je la 21a de janűaro.

 

"Estis momento de trankvilo dum kiu gvidantoj kaj reprezentantoj de diversaj religiaj konfesioj proponis donacon de preĝoj, kantoj kaj mesaĝoj," diris Luiz Mourao, reprezentanto de la bahaa komunumo de la urbo.

 

 

Ceremonio ankaŭ okazis en la urbodomo de Campinas, en la ŝtato de Sao Paulo. Ĉeestis ĉirkaŭ 200 reprezentantoj de diversaj religiaj kredoj, tiel kiel artistoj kaj politikistoj. La ceremonio intencis antaŭenigi kulturon de paco, justeco kaj respekto al la diversaj religioj kaj malsamaj filozofiaj kredoj."

 

Ĝi estis evento de granda graveco por disvastigi la mesaĝon, ke necesas komprenemo inter religioj kaj konstruo de rilatoj kun reprezentantoj de religiaj kaj registaraj organizaĵoj" diris Alexandre Beust, reprezentanto de la loka bahaa komunumo.

 

En Rio de Janeiro, la Komisiono por la lukto kontraŭ religia maltoleremo organizis eventon dum kiuj la partprenantaj reprezentantoj de la kredoj povis renkontiĝi kaj havigi iun spektaklon. La Bahaa komunumo estis reprezentita de muzika duo Marta kaj Bia, kiuj jam aperis dum la marŝo por defendo de religia libereco en Rio, kiu kutime okazas septembre en Copacabana strando.

 

FONTO: BWNS




MALANTAUEN