En Maroko simpozio pri religio, spirit(ual)eco kaj edukado.

Kio estas spitualeco? Kiel religia edukado povas pliigi ĝin? Kia estas la rolo de religio kaj spiriteco por antaŭenpuŝi la homan bonstaton?

 

Tiuj ĉi estas iuj demandoj ekzamenitaj de grupo de edukistoj, profesoroj kaj teologoj de mondaj religioj dum la “Internacia simpozio pri religio, spiriteco kaj edukado por la homara bonstato” okazinta en Marrakeŝ je la 24a ĝis la 26a de febrŭaro.

 La evento, kunvokita dela Guerrand-Hermes Foundationfor Peace (GHFP) (Guerrand Hermes Fondaĵo por Paco) kaj dela United NationsAlliance of Civilizations (UN alianco de civilo), subtenis diskutadon pri la ebla edukado de junuloj al religio kaj spiriteco, por alfronti aktualaĵojn kiel la ekonomian krizon kaj la median defalon.

“La mondo hodiaŭ alfrontas tute novan sinsekvon da defioj” diris Scherto Gill, ĝenerala sekretariino de GHFP kaj organizantino de la simpozio “samtempe ni havas grandegajn ŝancojn por homa unueco kaj kunvivado per tutmonda intersolidareco, per homa socio kiu laboras por la komuna bono.”

Por alfronti defiojn kaj ekspluati oportunojn, diris la doktorino Gill, la homaro devas redifini siajn pensojn pri “la homa prospero” forigonte modelon pri nur la ekonomia kreskado kaj adoptante modelon pri justeco, spiriteco kaj kompreno de pliampleksa komunumo.

“La sento, la kunesto kaj la etiko elvenas el homa spirito” diris doktorino “pro tio urĝas ke edukado disvolvu pli profundan konscion pri spirita dimensio de nia vivo.”

La partoprenantoj diris ke la simpozio instigis multajn pripensojn kaj estis ege  inspirante. Inter ili, Jocelyn Armstrong, profesorino kiu loĝas en Novzelando, diris ke la renkontiĝo komprenigis al ŝi la gravecon de holisma sinteno al religia edukado.

“Oni povas pridiskuti en lernoĉambro temojn kiel honestecon kaj moralan integrecon kaj kontroli kiamaniere la religioj subtenas tiujn ĉi virtojn aŭ ŝi diris kiamaniere religioj pripensas la medion.”

 

La decidoj estis inspiritaj de 20 dokumentoj prezentitaj de la partoprenantoj.


Aliaj komentoj estis:

“Ofte mankas bona informo pri la religiaj kredoj. Ju pli oftaj estas la renkontiĝoj pri la plibonigo de la religia edukado des pli kreskas konstruado de novaj programoj taŭgaj por plialtigi multajn tensiojn.”

“Tiel ni alvenis al la diskutado pri la malsimileco inter la religia kaj la spirita edukado.

Nur per edukado la latenta homa potencialo povas disvolvi sin, esprimi sin kaj fine servi la individuan kaj socian bonon.”


SENDU AL NI VIAN ARTIKOLON! SKRIBU AL LA SEKCIO "diru vian opinion".




MALANTAUEN